SopotLive HD Kam

Vido de Placo de Amikoj de Sopot

Sopot (prononco [ˈsɔpɔt]; kaŝube: Sopòt aŭ ankaŭ Sopòtë, Copòtë, Copòt; germane Zoppot) estas banloka urbo en la nordo de Pollando en Pomerio. Kune kun la urboj Gdansko (pole Gdańsk, kaŝube: Gduńsk, germane Danzig, ĝis 1945 en Esperanto Dancigo) kaj Gdynia (kaŝube: Gdiniô , germane Gdingen) la urbo konsistigas la metropolan regionon Trójmiasto (“Triurbo”). Dum en la du najbaraj urboj dominas komerco, industrio kaj la urbaj havenoj, Sopot aparte profitas de la somera turismo kaj de ĉemaraj feriantoj. Sopot estas la ĉemara kuracurbo, post la Dua Mondmilito konata de organizita ĉi tie de la jaro 1961 en la Arbara Operejo la konkursoj de kantoj Festivalo Sopot.

La urbo Sopot havas la plej longan en Eŭropo lignan moleon (512 m).

https://eo.wikipedia.org/wiki/Sopot